Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Predikanto - Predikanto 3

Predikanto 3:18-22

Help us?
Click on verse(s) to share them!
18Mi diris en mia koro: Ĉi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem.
19Ĉar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala: kiel ĉi tiuj mortas, tiel mortas ankaŭ tiuj, kaj sama spirito estas en ĉiuj; kaj supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas, ĉar ĉio estas vantaĵo.
20Ĉiuj iras al unu loko: ĉiuj fariĝis el polvo, kaj ĉiuj refariĝos polvo.
21Kiu scias, ĉu la spirito de homidoj leviĝas supren, kaj ĉu la spirito de bruto malleviĝas malsupren en la teron?
22Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo ĝuu plezuron de siaj faroj, ĉar tia estas lia sorto; ĉar kiu alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?

Read Predikanto 3Predikanto 3
Compare Predikanto 3:18-22Predikanto 3:18-22