22Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno?
23Ĉar ĉiuj liaj tagoj estas suferoj, kaj liaj okupoj estas maltrankvileco; eĉ en la nokto ne trankviliĝas lia koro; ankaŭ ĉi tio estas vantaĵo.
24Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki kaj igi sian animon ĝui plezuron de lia laborado; ankaŭ pri ĉi tio mi vidis, ke ĝi estas de la mano de Dio.