Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Predikanto - Predikanto 12

Predikanto 12:1-5

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraŭ ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros: Mi ne havas plezuron de ili;
2dum ne mallumiĝis la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo;
3en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj malfortiĝos la militantoj, kaj ĉesos mueli la muelantinoj, ĉar estos malmulte da ili, kaj senvidiĝos la rigardantinoj tra la fenestroj;
4kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelŝtono; kaj homo leviĝados laŭ la krio de birdo, kaj mallaŭtiĝos la sonoj de kantoj;
5kaj altaĵojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo, kaj peziĝos la lokusto, kaj malaperos deziro: tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marŝos plorantoj;

Read Predikanto 12Predikanto 12
Compare Predikanto 12:1-5Predikanto 12:1-5