Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Predikanto - Predikanto 11

Predikanto 11:2-6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Donu parton al sep, kaj eĉ al ok, ĉar vi ne scias, ĉu ne estos malfeliĉo sur la tero.
3Kiam la nuboj pleniĝos, ili verŝos pluvon sur la teron, kaj se falos arbo suden aŭ norden, ĝi tie restos, kien ĝi falis.
4Kiu observas la venton, tiu ne semos; kaj kiu rigardas la nubojn, tiu ne rikoltos.
5Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formiĝas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu ĉion faras.
6Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu; ĉar vi ne scias, ĉu tio aŭ alio estos pli ĝusta, aŭ ĉu ambaŭ egale estos bonaj.

Read Predikanto 11Predikanto 11
Compare Predikanto 11:2-6Predikanto 11:2-6