3Kaj eĉ en la vojo, laŭ kiu iras malsaĝulo, mankas al li saĝo, kaj al ĉiu li diras, ke li estas malsaĝulo.
4Se atakos vin kolero de reganto, ne forlasu vian lokon, ĉar mildeco pardonigas eĉ grandajn krimojn.
5Ekzistas malbono, kiun mi vidis sub la suno; ĝi estas kvazaŭ eraro, venanta de la reganto:
6senscieco estas metata tre alte, kaj la riĉuloj sidas malalte.
7Mi vidis sklavojn sur ĉevaloj, kaj princojn, irantajn piede, kiel sklavoj.