Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Nombroj - Nombroj 26

Nombroj 26:1-20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj post la punfrapado la Eternulo ekparolis al Moseo, kaj al Eleazar, filo de la pastro Aaron, dirante:
2Kalkulu la tutan komunumon de la Izraelidoj en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, laŭ iliaj patrodomoj, ĉiujn militkapablajn en Izrael.
3Kaj ekparolis al ili Moseo kaj la pastro Eleazar sur la stepoj de Moab apud la Jeriĥa Jordan, dirante:
4Kalkulu la popolon en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, kiel la Eternulo ordonis al Moseo kaj al la Izraelidoj, kiuj eliris el la lando Egipta.
5Ruben, la unuenaskito de Izrael. La filoj de Ruben: de Ĥanoĥ, la familio de la Ĥanoĥidoj; de Palu, la familio de la Paluidoj;
6de Ĥecron, la familio de la Ĥecronidoj; de Karmi, la familio de la Karmiidoj.
7Tio estas la familioj de la Rubenidoj; kaj ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek.
8Kaj la filoj de Palu: Eliab.
9Kaj la filoj de Eliab: Nemuel kaj Datan kaj Abiram; tio estas tiuj Datan kaj Abiram, eminentuloj de la komunumo, kiuj ribelis kontraŭ Moseo kaj Aaron en la anaro de Koraĥ, kiam ili ribelis kontraŭ la Eternulo
10kaj la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj Koraĥon ĉe la morto de la anaro, kiam la fajro ekstermis la ducent kvindek homojn, kaj ili fariĝis averto.
11Sed la filoj de Koraĥ ne mortis.
12La filoj de Simeon laŭ iliaj familioj: de Nemuel, la familio de la Nemuelidoj; de Jamin, la familio de la Jaminidoj; de Jaĥin, la familio de la Jaĥinidoj;
13de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj; de Ŝaul, la familio de la Ŝaulidoj.
14Tio estas la familioj de la Simeonidoj, dudek du mil ducent.
15La filoj de Gad laŭ iliaj familioj: de Cefon, la familio de la Cefonidoj; de Ĥagi, la familio de la Ĥagiidoj; de Ŝuni, la familio de la Ŝuniidoj;
16de Ozni, la familio de la Ozniidoj; de Eri, la familio de la Eriidoj;
17de Arod, la familio de la Arodidoj; de Areli, la familio de la Areliidoj.
18Tio estas la familioj de la Gadidoj, laŭ ilia nombro kvardek mil kvincent.
19La filoj de Jehuda: Er kaj Onan; sed Er kaj Onan mortis en la lando Kanaana.
20Kaj la filoj de Jehuda laŭ iliaj familioj estis: de Ŝela, la familio de la Ŝelaidoj; de Perec, la familio de la Perecidoj; de Zeraĥ, la familio de la Zeraĥidoj.

Read Nombroj 26Nombroj 26
Compare Nombroj 26:1-20Nombroj 26:1-20