18kaj rigardu la landon, kia ĝi estas; kaj la popolon, kiu loĝas en ĝi, ĉu ĝi estas forta aŭ malforta, ĉu ĝi estas malgrandnombra aŭ grandnombra;
19kaj kia estas la tero, sur kiu ĝi sidas, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona; kaj kiaj estas la urboj, en kiuj ĝi loĝas, ĉu en tendaroj aŭ en fortikaĵoj;
20kaj kia estas la tero, ĉu ĝi estas grasa aŭ malgrasa, ĉu estas sur ĝi arboj aŭ ne estas; kaj estu kuraĝaj, kaj prenu iom el la fruktoj de la lando. Kaj tiam estis la tempo de maturiĝado de vinberoj.
21Kaj ili iris kaj esplorrigardis la landon de la dezerto Cin ĝis Reĥob antaŭ Ĥamat.
22Kaj ili iris tra la Sudo, kaj venis ĝis Ĥebron, kie loĝis Aĥiman, Ŝeŝaj, kaj Talmaj, idoj de Anak. (Ĥebron estis konstruita sep jarojn antaŭ ol Coan de Egiptujo.)
23Kaj ili venis ĝis la valo Eŝkol, kaj ili detranĉis tie branĉon kun unu peniko da vinberoj, kaj ili ekportis ĝin sur stango duope; ankaŭ iom da granatoj kaj da figoj.