2Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko eĉ apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton.
3Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj.
4Kaj ne povante alproksimiĝi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte ĝin, ili mallevis la liton, sur kiu kuŝis la paralizulo.