Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 9

Luko 9:7-41

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7Kaj la tetrarĥo Herodo aŭdis pri ĉio, kio fariĝis; kaj li embarasiĝis, ĉar iuj diris, ke Johano leviĝis el la mortintoj;
8kaj aliaj, ke Elija aperis; kaj aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis.
9Kaj Herodo diris: Johanon mi senkapigis, sed kiu estas ĉi tiu, pri kiu mi aŭdas tiajn aferojn? Kaj li deziris vidi lin.
10Kaj la apostoloj, reveninte, rakontis al li ĉion, kion ili faris. Kaj li kondukis ilin, kaj foriris aparte al urbo, nomata Betsaida.
11Sed la homamaso, eksciinte tion, sekvis lin; kaj li akceptis ilin, kaj parolis al ili pri la regno de Dio, kaj tiujn, kiuj bezonis kuracon, li resanigis.
12Kaj ekvesperiĝis; kaj la dek du, alveninte, diris al li: Forsendu la homamason, por ke ili iru en la ĉirkaŭajn vilaĝojn kaj kampojn, por trovi ripozejojn kaj nutraĵon; ĉar ĉi tie ni estas en dezerta loko.
13Sed li diris al ili: Vi donu al ili manĝi. Kaj ili diris: Ni havas ne pli ol kvin panojn kaj du fiŝojn, se ni ne irus kaj aĉetus manĝaĵon por ĉi tiu tuta homomulto.
14Ĉar ĉeestis proksimume kvin mil viroj. Kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidigu ilin en aroj, po proksimume kvindek.
15Kaj tion ili faris, kaj sidigis ĉiujn.
16Kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ilin benis kaj dispecigis, kaj donis al la disĉiploj, por meti antaŭ la homamason.
17Kaj ili manĝis, kaj ĉiuj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du korbojn.
18Kaj dum li preĝis en soleco, la disĉiploj estis kun li; kaj li demandis ilin, dirante: Kiu, diras la popolo, ke mi estas?
19Kaj ili responde diris: Laŭ iuj Johano, la Baptisto; sed laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis.
20Sed li diris al ili: Sed vi — kiu vi diras, ke mi estas? Kaj Petro responde diris: La Kristo de Dio.
21Sed li per severa ordono admonis, ke ili diru ĉi tion al neniu;
22dirante: La Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi.
23Kaj li diris al ĉiuj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon ĉiutage, kaj sekvu min.
24Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; sed kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin savos.
25Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj sin perdus aŭ pereigus?
26Ĉar kiu hontos pri mi kaj pri miaj paroloj, pri tiu hontos la Filo de homo, kiam li venos en sia gloro, kaj la gloro de la Patro kaj de la sanktaj anĝeloj.
27Sed mi diras al vi certe: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la regnon de Dio.
28Kaj pasis post tiuj diroj ĉirkaŭ ok tagoj, kaj li prenis kun si Petron kaj Johanon kaj Jakobon, kaj supreniris sur la monton, por preĝi.
29Kaj dum li preĝis, la aspekto de lia vizaĝo aliiĝis, kaj lia vestaro fariĝis blanka kaj fulme brilanta.
30Kaj jen interparolis kun li du viroj, kiuj estis Moseo kaj Elija,
31kiuj montriĝis en gloro, kaj parolis pri lia foriro, kiun li estis plenumonta en Jerusalem.
32Sed Petro, kaj tiuj, kiuj estis kun li, estis subpremataj de dormo; sed vekiĝinte, ili vidis lian gloron, kaj la du virojn, kiuj staris kun li.
33Kaj dum ili foriris de li, Petro diris al Jesuo: Estro, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija; li ne sciis, kion li diras.
34Kaj dum li tion diris, nubo venis kaj superombris ilin; kaj ili timis, kiam ili eniris en la nubon.
35Kaj el la nubo venis voĉo, diranta: Ĉi tiu estas Mia Filo, Mia elektito; lin aŭskultu.
36Kaj dum la voĉo ankoraŭ sonis, Jesuo troviĝis sola. Kaj ili silentis, kaj al neniu en tiuj tagoj rakontis ion, kion ili vidis.
37Kaj la sekvantan tagon, post kiam ili malsupreniris de la monto, granda homamaso renkontis lin.
38Kaj jen unu viro el la homamaso ekkriis, dirante: Majstro, mi petegas vin rigardi mian filon, ĉar li estas mia sola infano;
39kaj jen spirito kaptas lin, kaj subite li ekkrias, kaj ĝi konvulsiigas lin kun buŝa ŝaŭmo, kaj malfacile lasas lin, kontuzinte lin.
40Kaj mi petis viajn disĉiplojn, ke ili elpelu ĝin; sed ili ne povis.
41Kaj Jesuo respondis kaj diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu ĉi tien vian filon.

Read Luko 9Luko 9
Compare Luko 9:7-41Luko 9:7-41