Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 1

Luko 1:49-68

Help us?
Click on verse(s) to share them!
49Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, Kaj sankta estas Lia nomo.
50Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas.
51Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.
52Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn.
53Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, Kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.
54Li helpis Sian servanton Izrael, Memorante Sian korfavoron.
55Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne.
56Kaj Maria loĝis ĉi ŝi tri monatojn, kaj reiris al sia domo.
57Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu ŝi devis naski; kaj ŝi naskis filon.
58Kaj ŝiaj najbaroj kaj ŝiaj parencoj aŭdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al ŝi; kaj ili ĝojis kun ŝi.
59Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zeĥarja, laŭ la nomo de lia patro.
60Kaj lia patrino responde diris: Tute ne; sed li estos nomata Johano.
61Kaj ili diris al ŝi: El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo.
62Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata.
63Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene: Lia nomo estas Johano. Kaj ĉiuj miris.
64Kaj tuj lia buŝo malfermiĝis, kaj lia lango liberiĝis; kaj li parolis, glorante Dion.
65Kaj timo venis sur ĉiujn, kiuj loĝis ĉirkaŭ ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastiĝis rakonto pri ĉio tio.
66Kaj ĉiuj aŭdantoj konservis tion en sia koro, dirante: Kia do estos ĉi tiu knabeto? Ĉar la mano de la Eternulo estis kun li.
67Kaj lia patro Zeĥarja pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:
68Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, Ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

Read Luko 1Luko 1
Compare Luko 1:49-68Luko 1:49-68