Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 12

Luko 12:8-26

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Kaj mi diras al vi: Ĉiun, kiu konfesos min antaŭ la homoj, la Filo de homo ankaŭ konfesos antaŭ la anĝeloj de Dio;
9sed kiu malkonfesos min antaŭ la homoj, tiu estos malkonfesita antaŭ la anĝeloj de Dio.
10Kaj por ĉiu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, estos pardono; sed por tiu, kiu blasfemas kontraŭ la Sankta Spirito, ne estos pardono.
11Kaj kiam oni kondukos vin antaŭ la sinagogojn kaj regantojn kaj aŭtoritatulojn, ne zorgu, kiel aŭ kion respondi, aŭ kion diri;
12ĉar la Sankta Spirito instruos al vi en tiu horo mem tion, kion vi devas diri.
13Kaj unu el la homamaso diris al li: Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredaĵon.
14Sed li diris al li: Ho viro, kiu starigis min super vi kiel juĝanton aŭ dividanton?
15Kaj li diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj.
16Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La bieno de unu riĉulo donis abunde;
17kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn?
18Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedaĵojn.
19Kaj mi diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedaĵojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, manĝu, trinku, estu gaja.
20Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?
21Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion.
22Kaj li diris al siaj disĉiploj: Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.
23Ĉar la vivo estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo.
24Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj!
25Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
26Se do vi ne povas fari eĉ la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj?

Read Luko 12Luko 12
Compare Luko 12:8-26Luko 12:8-26