Text copied!
Bibles in Esperanto

Luko 12:8-26 in Esperanto

Help us?

Luko 12:8-26 in Londona Biblio

8 Kaj mi diras al vi: Ĉiun, kiu konfesos min antaŭ la homoj, la Filo de homo ankaŭ konfesos antaŭ la anĝeloj de Dio;
9 sed kiu malkonfesos min antaŭ la homoj, tiu estos malkonfesita antaŭ la anĝeloj de Dio.
10 Kaj por ĉiu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, estos pardono; sed por tiu, kiu blasfemas kontraŭ la Sankta Spirito, ne estos pardono.
11 Kaj kiam oni kondukos vin antaŭ la sinagogojn kaj regantojn kaj aŭtoritatulojn, ne zorgu, kiel aŭ kion respondi, aŭ kion diri;
12 ĉar la Sankta Spirito instruos al vi en tiu horo mem tion, kion vi devas diri.
13 Kaj unu el la homamaso diris al li: Majstro, diru al mia frato, ke li dividu kun mi la heredaĵon.
14 Sed li diris al li: Ho viro, kiu starigis min super vi kiel juĝanton aŭ dividanton?
15 Kaj li diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj.
16 Kaj li parolis al ili parabolon, dirante: La bieno de unu riĉulo donis abunde;
17 kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn?
18 Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedaĵojn.
19 Kaj mi diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedaĵojn, provizitajn por multaj jaroj; ripozu, manĝu, trinku, estu gaja.
20 Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulas de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis?
21 Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion.
22 Kaj li diris al siaj disĉiploj: Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu; nek pri via korpo, kion vi surmetu.
23 Ĉar la vivo estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo.
24 Pripensu la korvojn, ke ili ne semas, nek rikoltas, kaj ne havas provizejon nek grenejon; kaj Dio nutras ilin; kiom pli vi valoras, ol la birdoj!
25 Kaj kiu el vi per zorgado povas aldoni unu ulnon al sia staturo?
26 Se do vi ne povas fari eĉ la plej malgrandan aferon, kial vi zorgas pri la ceteraj?
Luko 12 in Londona Biblio