Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 24

Levidoj 24:8-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8En ĉiu tago sabata oni ĉiam aranĝu tion antaŭ la Eternulo; de la Izraelidoj ĝi estu eterna interligo.
9Kaj ĝi estu por Aaron kaj por liaj filoj, kaj ili manĝu ĝin sur sankta loko, ĉar tio estas plejsanktaĵo por li el la fajroferoj de la Eternulo; tio estu eterna leĝo.
10Kaj eliris iu filo de virino Izraelida kaj de viro Egipta inter la Izraelidojn, kaj en la tendaro la filo de la Izraelidino ekkverelis kun Izraelido;
11kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis Ŝelomit, filino de Dibri el la tribo de Dan.
12Kaj oni metis lin en malliberejon, ĝis oni ricevos precizan decidon de la Eternulo.
13Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
14Elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; kaj ĉiuj, kiuj aŭdis, metu siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per ŝtonoj.
15Kaj al la Izraelidoj diru jene: Ĉiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon.

Read Levidoj 24Levidoj 24
Compare Levidoj 24:8-15Levidoj 24:8-15