6tiu, ektuŝinte tion, estos malpura ĝis la vespero, kaj li ne manĝu la sanktaĵojn, antaŭ ol li estos lavinta sian korpon per akvo.
7Post la subiro de la suno li fariĝos pura, kaj tiam li povas manĝi la sanktaĵojn, ĉar tio estas lia manĝaĵo.
8Kadavraĵon kaj ion, kion disŝiris bestoj, li ne manĝu, por ke li ne malpuriĝu per tio: Mi estas la Eternulo.
9Kaj ili observu Miajn ordonojn, por ke ili ne portu sur si pekon kaj ne mortu en ĝi, se ili tion malhonoros: Mi estas la Eternulo, kiu ilin sanktigas.
10Kaj neniu laiko manĝu sanktaĵon; loĝanto ĉe pastro kaj ankaŭ dungito ne manĝu sanktaĵon.