12Kaj el la sanktejo li ne eliru, kaj li ne malhonoru la sanktejon de sia Dio; ĉar sanktigo per la sankta oleo de lia Dio estas sur li: Mi estas la Eternulo.
13Edzinon li prenu al si virgulinon.
14Vidvinon, forpuŝitinon, senhonorigitinon, aŭ malĉastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon.