5Kaj de la komunumo de la Izraelidoj li prenu du kaprojn por pekofero kaj unu virŝafon por brulofero.
6Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon.
7Kaj li prenos la du kaprojn, kaj starigos ilin antaŭ la Eternulo, ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
8Kaj Aaron faros lotojn pri la du kaproj: unu loton por la Eternulo kaj la duan loton por Azazel.
9Kaj Aaron alportos la kapron, sur kiun falis la loto por la Eternulo, kaj li oferfaros ĝin kiel pekoferon.
10Kaj la kapron, sur kiun falis la loto por Azazel, li starigu vivan antaŭ la Eternulo, por fari super ĝi pekliberigon kaj forsendi ĝin al Azazel en la dezerton.