Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 15

Levidoj 15:6-26

Help us?
Click on verse(s) to share them!
6Kaj se iu sidiĝos sur ia objekto, sur kiu sidis la elfluulo, li lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
7Kaj kiu ektuŝos la korpon de la elfluulo, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
8Se la elfluulo kraĉos sur purulon, tiam ĉi tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
9Kaj ĉiu veturilo, sur kiu veturis la elfluulo, estos malpura.
10Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ion, kio estis sub tiu, estos malpura ĝis la vespero; kaj kiu portos tion, tiu lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
11Kaj ĉiu, kiun ektuŝos la elfluulo, ne lavinte siajn manojn per akvo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
12Kaj argilan vazon, kiun ektuŝos la elfluulo, oni rompu; kaj ĉiun lignan vazon oni lavu per akvo.
13Kaj kiam la elfluulo puriĝos de sia elfluo, tiam li kalkulu al si sep tagojn de post la tago de sia puriĝo, kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en fluakvo, kaj li estos pura.
14Kaj en la oka tago li prenu al si du turtojn aŭ du kolombidojn, kaj li venu antaŭ la Eternulon al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj donu ilin al la pastro.
15Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo koncerne lian elfluon.
16Se ĉe iu okazos elfluo de la semo, tiam li banu en akvo sian tutan korpon, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
17Kaj ĉiun veston kaj ĉiun felon, sur kiun elverŝiĝis semo, oni lavu per akvo, kaj ĝi estos malpura ĝis la vespero.
18Kaj kiam kun virino kuŝis viro kun elverŝo de semo, tiam ili banu sin en akvo, kaj ili estos malpuraj ĝis la vespero.
19Kaj kiam virino havos elfluon, sango fluos el ŝia korpo, tiam ŝi dum sep tagoj restu en sia malpureco; kaj ĉiu, kiu ŝin ektuŝos, estos malpura ĝis la vespero.
20Kaj ĉio, sur kio ŝi kuŝos dum sia malpureco, estos malpura; kaj ĉio, sur kio ŝi sidos, estos malpura.
21Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ŝian liton, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
22Kaj ĉiu, kiu ektuŝos ian objekton, sur kiu ŝi sidis, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura ĝis la vespero.
23Kaj se io estos sur la lito, aŭ sur objekto, sur kiu ŝi sidis, kaj iu tion ektuŝos, tiam li estos malpura ĝis la vespero.
24Kaj se viro kuŝos kun ŝi kaj ŝia malpureco estos sur li, tiam li estos malpura dum sep tagoj; kaj ĉiu kuŝejo, sur kiu li kuŝos, estos malpura.
25Se ĉe virino fluos ŝia sango dum multaj tagoj ne en la tempo de ŝia monataĵo, aŭ se ŝi havos elfluon krom sia monataĵo, tiam dum la tuta tempo de elfluado de ŝia malpuraĵo, simile kiel dum la tempo de ŝia monataĵo, ŝi estos malpura.
26Ĉiu kuŝejo, sur kiu ŝi kuŝos dum la tuta tempo de sia elfluado, estos kiel la kuŝejo dum ŝia monataĵo; kaj ĉiu objekto, sur kiu ŝi sidos, estos malpura, simile al la malpureco dum ŝia monataĵo.

Read Levidoj 15Levidoj 15
Compare Levidoj 15:6-26Levidoj 15:6-26