12Kaj argilan vazon, kiun ektuŝos la elfluulo, oni rompu; kaj ĉiun lignan vazon oni lavu per akvo.
13Kaj kiam la elfluulo puriĝos de sia elfluo, tiam li kalkulu al si sep tagojn de post la tago de sia puriĝo, kaj li lavu siajn vestojn kaj banu sian korpon en fluakvo, kaj li estos pura.
14Kaj en la oka tago li prenu al si du turtojn aŭ du kolombidojn, kaj li venu antaŭ la Eternulon al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj donu ilin al la pastro.
15Kaj la pastro oferfaros ilin, unu kiel pekoferon kaj la duan kiel bruloferon; kaj la pastro pekliberigos lin antaŭ la Eternulo koncerne lian elfluon.