Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Levidoj - Levidoj 14

Levidoj 14:35-44

Help us?
Click on verse(s) to share them!
35tiam tiu, al kiu apartenas la domo, devas veni, kaj diri al la pastro jene: Sur mia domo aperis io simila al infektaĵo.
36Tiam la pastro ordonos, ke oni malplenigu la domon, antaŭ ol venos la pastro, por rigardi la infektaĵon, por ke ne malpuriĝu ĉio, kio estas en la domo; kaj post tio eniros la pastro, por ĉirkaŭrigardi la domon.
37Kaj li rigardos la infektaĵon, kaj se li vidos, ke estas infektaĵo sur la muroj de la domo, kavetoj verdetaj aŭ ruĝetaj, kaj ili aspektas pli profundaj ol la supraĵo de la muro,
38tiam la pastro eliros el la domo antaŭ la pordon de la domo, kaj li ŝlosos la domon por sep tagoj.
39Kaj revenos la pastro en la sepa tago kaj rigardos; kaj se li vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la muroj de la domo,
40tiam la pastro ordonos, ke oni elrompu la ŝtonojn, sur kiuj estas la infektaĵo, kaj oni ĵetu ilin ekster la urbon, sur lokon malpuran.
41Kaj la domon oni priskrapu interne ĉirkaŭe, kaj la kalkaĵon, kiun oni deskrapis, oni ĵetu ekster la urbon, sur lokon malpuran.
42Kaj oni prenu aliajn ŝtonojn kaj enmetu ilin sur la lokon de tiuj ŝtonoj, kaj oni prenu alian kalkaĵon kaj kalku la domon.
43Se la infektaĵo reaperos kaj floros sur la domo, post kiam oni elrompis la ŝtonojn kaj ĉirkaŭskrapis la domon kaj kalkis,
44kaj la pastro venos, kaj vidos, ke la infektaĵo disvastiĝis sur la domo, tiam tio estas pereiga lepro sur la domo; ĝi estas malpura.

Read Levidoj 14Levidoj 14
Compare Levidoj 14:35-44Levidoj 14:35-44