4ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem.
5En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras?
6Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero.
7Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon.
8Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero.
9Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo.
10Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis?
11Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.
12Jesuo denove parolis al ili, dirante: Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.
13La Fariseoj do diris al li: Vi atestas pri vi mem; via atesto ne estas vera.
14Jesuo respondis kaj diris al ili: Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; ĉar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras.
15Vi juĝas laŭ la karno; mi juĝas neniun.