9Kaj la viro tuj fariĝis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.
10La Judoj do diris al la resanigito: Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton.
11Li respondis: Tiu, kiu min sanigis, diris al mi: Prenu vian liton, kaj iru.
12Ili demandis lin: Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi: Prenu kaj iru?