6Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas de la Spirito, estas spirito.
7Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj.
8La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito.
9Nikodemo respondis kaj diris al li: Kiel povas tio fariĝi?