Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 3

Johano 3:26-35

Help us?
Click on verse(s) to share them!
26Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li: Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj ĉiuj venas al li.
27Johano respondis kaj diris: Homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne estas donita al li el la ĉielo.
28Vi mem atestas pri mi, ke mi diris: Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaŭ li.
29Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo; sed la amiko de la fianĉo, kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro la voĉo de la fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis.
30Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi.
31Kiu de supre venas, tiu estas super ĉiuj; kiu estas el la tero, tiu el la tero estas, kaj el la tero parolas; kiu venas de la ĉielo, tiu estas super ĉiuj.
32Kion li vidis kaj aŭdis, tion li atestas; kaj neniu akceptas lian ateston.
33Kiu akceptis lian ateston, tiu jam sigelis, ke Dio estas vera.
34Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton.
35La Patro amas la Filon, kaj donis ĉion en lian manon.

Read Johano 3Johano 3
Compare Johano 3:26-35Johano 3:26-35