Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Alt Kanto - Alt Kanto 7

Alt Kanto 7:7-9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7Via staturo similas la palmotrunkon, Kaj viaj mamoj la vinberarojn.
8Mi diris: Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;
9Kaj via palato kiel vino bongusta, Kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate, Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.

Read Alt Kanto 7Alt Kanto 7
Compare Alt Kanto 7:7-9Alt Kanto 7:7-9