10Mi apartenas al mia amato, Kaj li sin tiras al mi.
11Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enloĝiĝu en la vilaĝoj.
12Frumatene ni iru al la vinberĝardenoj; Ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis, Ĉu ĝiaj floroj jam malfermiĝis, Ĉu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon.