Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Alt Kanto - Alt Kanto 6

Alt Kanto 6:7-13

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaŭ via vualo.
8Da reĝinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj, Kaj la junulinoj estas sennombraj.
9Sed unu sola estas mia kolombino, mia virtulino; Ŝi estas la sola ĉe sia patrino, La elektita de sia naskintino; La filinoj vidis ŝin, kaj nomas ŝin feliĉulino; La reĝinoj kaj la kromvirinoj laŭdas ŝin, dirante:
10Kiu estas ŝi, kiu aspektas kiel la matenruĝo, Bela kiel la luno, Hela kiel la suno, Terura kiel batalantaj taĉmentoj?
11Mi iris en la nuksarban ĝardenon, Por trarigardi la verdajn kreskaĵojn de la valo, Por vidi, ĉu la vinbertrunko burĝonas, ĉu la granatarboj floras.
12Tiam mi ankoraŭ ne sciis, Ke mia animo elektos min por la ĉaroj de la nobeloj de mia popolo.
13Turniĝu, turniĝu, ho Ŝulamit; Turniĝu, turniĝu, ke ni rigardu vin. Kial vi volas rigardi Ŝulamiton tiel, Kiel oni rigardas la dancadon de la taĉmentoj?

Read Alt Kanto 6Alt Kanto 6
Compare Alt Kanto 6:7-13Alt Kanto 6:7-13