Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Alt Kanto - Alt Kanto 5

Alt Kanto 5:3-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Mi jam demetis mian ĥitonon; kial mi ĝin denove surmetu? Mi jam lavis miajn piedojn; kial mi ilin malpurigu?
4Mia amato etendis sian manon tra la truo, Kaj mia interno kompatis lin.
5Mi leviĝis, por malfermi al mia amato; Kaj de miaj manoj gutis mirho, Kaj miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidaĵo, Sur la riglilo de la seruro.
6Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturniĝis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin serĉis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.
7La gardistoj, kiuj ĉirkaŭas la urbon, renkontis min, Ili batis kaj vundis min; La gardistoj de la muroj deprenis de mi la kovrotukon.
8Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, se vi renkontos mian amaton, Ho, kion vi diros al li? ke mi estas malsana de amo.
9Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ho belulino inter virinoj? Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ke vi tiele ĵurligas nin?
10Mia amato estas blanka kaj ruĝa, Distinginda inter dekmilo.

Read Alt Kanto 5Alt Kanto 5
Compare Alt Kanto 5:3-10Alt Kanto 5:3-10