Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 17

Agoj 17:19-30

Help us?
Click on verse(s) to share them!
19Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante: Ĉu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi?
20Ĉar fremdaĵojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj.
21(Ĉiuj Atenanoj kaj la tie loĝantaj fremduloj pasigadis la tempon ĉe nenio alia, krom diri aŭ aŭdi ion plej novan.)
22Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj diris: Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj.
23Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi.
24La Dio, kiu faris la mondon kaj ĉion, kio estas en ĝi, estante per Si mem Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ne loĝas en manfaritaj temploj;
25kaj ne estas servata de homaj manoj, kvazaŭ Li ion bezonus, ĉar Li mem donas al ĉiuj vivon kaj spiron kaj ĉion;
26kaj el unu origino Li faris ĉiujn naciojn de la homoj, por loĝi sur la tuta supraĵo de la tero, difininte ordigitajn epokojn kaj la limojn de iliaj loĝejoj;
27por ke ili serĉu Dion, se eble ili povus ĉirkaŭpalpi kaj trovi Lin, kvankam Li ne estas malproksime de ĉiu el ni;
28ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas, kiel ankaŭ iuj viaj poetoj diris: Ĉar ni estas ankaŭ Lia idaro.
29Tial ni, estante idaro de Dio, devas ne opinii la Diecon simila al oro aŭ arĝento aŭ ŝtono, gravuraĵo de homa arto kaj imagado.
30Kaj la tempojn de nesciado preterrigardis Dio, sed nun Li proklamas al ĉiuj homoj, ke ili pentu;

Read Agoj 17Agoj 17
Compare Agoj 17:19-30Agoj 17:19-30