Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 11

Agoj 11:18-30

Help us?
Click on verse(s) to share them!
18Kiam ili tion aŭdis, ili silentiĝis, kaj gloris Dion, dirante: Ankaŭ do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.
19Tiuj do, kiuj dispeliĝis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojaĝis ĝis Fenikio kaj Kipro kaj Antioĥia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj.
20Sed iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antioĥian, parolis al la Grekoj ankaŭ, predikante la Sinjoron Jesuo.
21Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro.
22Kaj la raporto pri tio estis aŭdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason ĝis Antioĥia;
23li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, ĝojis; kaj li admonis ilin ĉiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro;
24ĉar li estis bona viro, kaj plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj aldoniĝis al la Sinjoro.
25Kaj li iris al Tarso, por serĉi Saŭlon;
26kaj trovinte, li kondukis lin al Antioĥia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antioĥia la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj.
27Kaj en tiuj tagoj profetoj el Jerusalem vojaĝis al Antioĥia.
28Kaj stariĝis unu el ili, nomata Agabo, kaj deklaris per la Spirito, ke estos granda malsato tra la tuta mondo; kaj tio okazis en la tagoj de Klaŭdio.
29Kaj la disĉiploj decidis, ke ĉiu laŭ sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj loĝis en Judujo;
30tion ankaŭ ili faris, sendante al la presbiteroj per la manoj de Barnabas kaj Saŭlo.

Read Agoj 11Agoj 11
Compare Agoj 11:18-30Agoj 11:18-30