Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 22

1 Reĝoj 22:43-47

Help us?
Click on verse(s) to share them!
43Li iradis tute laŭ la vojo de sia patro Asa; li ne deturniĝis de ĝi, agante tiel, kiel plaĉas al la Eternulo. Nur la altaĵoj ne estis forigitaj; la popolo ankoraŭ oferportadis kaj incensadis sur la altaĵoj.
44Kaj Jehoŝafat havis pacon kun la reĝo de Izrael.
45La cetera historio de Jehoŝafat, kaj liaj heroaĵoj, kiujn li faris, kaj kiel li militis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
46La lastan kvanton da malĉastistoj, kiuj restis ankoraŭ dum la vivo de lia patro Asa, li ekstermis el la lando.
47Tiam ne estis reĝo en Edomujo; estis anstataŭanto de reĝo.

Read 1 Reĝoj 221 Reĝoj 22
Compare 1 Reĝoj 22:43-471 Reĝoj 22:43-47