Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - 1 Reĝoj - 1 Reĝoj 15

1 Reĝoj 15:19-23

Help us?
Click on verse(s) to share them!
19Estas interligo inter mi kaj vi, inter mia patro kaj via patro; jen mi sendas al vi donacon, arĝenton kaj oron; neniigu vian interligon kun Baaŝa, reĝo de Izrael, por ke li foriru de mi.
20Kaj Ben-Hadad obeis la reĝon Asa, kaj sendis siajn militestrojn kontraŭ la urbojn de Izrael kaj venkobatis Ijonon kaj Danon kaj Abel-Bet-Maaĥan kaj la tutan Kineroton, la tutan landon de Naftali.
21Kiam Baaŝa tion aŭdis, li ĉesis konstrui Raman kaj restis en Tirca.
22Tiam la reĝo Asa kunvokis ĉiujn Judojn, sen escepto; kaj ili forportis la ŝtonojn de Rama kaj ĝian lignon, el kiuj Baaŝa faris la konstruadon; kaj la reĝo Asa konstruis el tio Geban de Benjamen kaj Micpan.
23La cetera historio de Asa, kaj lia heroeco, kaj ĉio, kion li faris, kaj la urboj, kiujn li konstruis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. Nur en sia maljuneco li malsaniĝis je siaj piedoj.

Read 1 Reĝoj 151 Reĝoj 15
Compare 1 Reĝoj 15:19-231 Reĝoj 15:19-23