Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 9:2-12 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 9:2-12 in Londona Biblio

2 Ĝi buĉis sian bruton, verŝis sian vinon, Kaj pretigis sian tablon.
3 Ĝi sendis siajn servantinojn, Por anonci sur la pintoj de la altaĵoj de la urbo:
4 Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien! Al la senspritulo ĝi diris:
5 Venu, manĝu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enverŝis.
6 Forlasu la malsaĝaĵon, kaj vivu; Kaj iru laŭ la vojo de la prudento.
7 Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas ĝustigi malpiulon, tiu estas mokata.
8 Ne penu ĝustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu ĝustigi saĝulon, kaj li vin amos.
9 Donu al saĝulo, kaj li ankoraŭ pli saĝiĝos; Instruu justulon, kaj li lernos pli.
10 La komenco de la saĝo estas timo antaŭ la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento.
11 Ĉar per mi plimultiĝos viaj tagoj, Kaj aldoniĝos al vi jaroj da vivo.
12 Se vi saĝiĝis, vi saĝiĝis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos.
Sentencoj 9 in Londona Biblio