Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 7:1-14 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 7:1-14 in Londona Biblio

1 Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu ĉe vi miajn moralordonojn.
2 Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj.
3 Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro.
4 Diru al la saĝo: Vi estas mia fratino; Kaj la prudenton nomu mia parencino;
5 Por ke vi estu gardata kontraŭ fremda edzino, Kontraŭ fremdulino, kies paroloj estas glataj.
6 Ĉar mi rigardis tra fenestro de mia domo, Tra mia krado;
7 Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan,
8 Kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo, Kaj iris la vojon al ŝia domo,
9 En krepusko, en vespero de tago, Kiam fariĝis nokto kaj mallumo.
10 Kaj jen renkonte al li iras virino En ornamo de publikulino, ruzema je la koro.
11 Bruema kaj vagema; Ŝiaj piedoj ne loĝas en ŝia domo.
12 Jen ŝi estas sur la strato, jen sur la placoj, Kaj apud ĉiu angulo ŝi embuskas.
13 Kaj ŝi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizaĝo, kaj diris al li:
14 Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaŭ mi plenumis mian solenan promeson.
Sentencoj 7 in Londona Biblio