Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 7

Sentencoj 7:1-14

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Mia filo! konservu miajn vortojn, Kaj gardu ĉe vi miajn moralordonojn.
2Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj.
3Ligu ilin al viaj fingroj; Skribu ilin sur la tabelo de via koro.
4Diru al la saĝo: Vi estas mia fratino; Kaj la prudenton nomu mia parencino;
5Por ke vi estu gardata kontraŭ fremda edzino, Kontraŭ fremdulino, kies paroloj estas glataj.
6Ĉar mi rigardis tra fenestro de mia domo, Tra mia krado;
7Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan,
8Kiu pasis sur la placo preter ŝia angulo, Kaj iris la vojon al ŝia domo,
9En krepusko, en vespero de tago, Kiam fariĝis nokto kaj mallumo.
10Kaj jen renkonte al li iras virino En ornamo de publikulino, ruzema je la koro.
11Bruema kaj vagema; Ŝiaj piedoj ne loĝas en ŝia domo.
12Jen ŝi estas sur la strato, jen sur la placoj, Kaj apud ĉiu angulo ŝi embuskas.
13Kaj ŝi kaptis lin, kaj kisis lin Kun senhonta vizaĝo, kaj diris al li:
14Mi devis alporti dankan oferdonon; Hodiaŭ mi plenumis mian solenan promeson.

Read Sentencoj 7Sentencoj 7
Compare Sentencoj 7:1-14Sentencoj 7:1-14