Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 4:9-23 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 4:9-23 in Londona Biblio

9 Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo; Belan kronon ĝi donacos al vi.
10 Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo.
11 Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.
12 Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos.
13 Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo.
14 La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj;
15 Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu.
16 Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;
17 Ĉar ili manĝas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.
18 Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
19 La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos.
20 Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.
21 Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.
22 Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.
23 Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron; Ĉar el ĝi eliras la vivo.
Sentencoj 4 in Londona Biblio