Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Sentencoj - Sentencoj 4

Sentencoj 4:9-23

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9Ĝi donos ĉarman ornamon al via kapo; Belan kronon ĝi donacos al vi.
10Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo.
11Mi kondukos vin laŭ la vojo de saĝo; Mi irigos vin sur rekta vojstreko.
12Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos.
13Tenu forte la instruon, ne forlasu ĝin; Konservu ĝin, ĉar ĝi estas via vivo.
14La vojstrekon de malpiuloj ne iru, Kaj ne ekpaŝu sur la vojo de malbonuloj;
15Evitu ĝin, ne trapasu ĝin; Flankiĝu de ĝi, kaj preterpasu.
16Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis;
17Ĉar ili manĝas panon de malpio Kaj trinkas vinon de krimo.
18Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.
19La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpuŝiĝos.
20Mia filo, atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj.
21Ili ne foriĝu de viaj okuloj; Gardu ilin en via koro.
22Ĉar ili estas vivo por tiuj, kiuj ilin trovis, Kaj sanigaj por ilia tuta korpo.
23Pli ol ĉion gardatan, gardu vian koron; Ĉar el ĝi eliras la vivo.

Read Sentencoj 4Sentencoj 4
Compare Sentencoj 4:9-23Sentencoj 4:9-23