Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 3:8-29 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 3:8-29 in Londona Biblio

8 Ĉi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.
9 Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj:
10 Tiam viaj grenejoj tute pleniĝos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.
11 La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;
12 Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
13 Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton;
14 Ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton, Kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.
15 Ĝi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.
16 Longa vivo estas en ĝia dekstra mano; Riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano.
17 Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.
18 Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis; Kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas.
19 La Eternulo per saĝo fondis la teron; Per prudento Li aranĝis la ĉielon.
20 Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj; Kaj la nuboj elverŝas roson.
21 Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:
22 Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.
23 Tiam vi iros sendanĝere vian vojon, Kaj via piedo ne falpuŝiĝos.
24 Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.
25 Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;
26 Ĉar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraŭ reto.
27 Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari.
28 Kiam vi havas ĉe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaŭ mi donos.
29 Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, Kiam li kun konfido loĝas ĉe vi.
Sentencoj 3 in Londona Biblio