Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 3:16-29 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 3:16-29 in Londona Biblio

16 Longa vivo estas en ĝia dekstra mano; Riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano.
17 Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.
18 Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis; Kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas.
19 La Eternulo per saĝo fondis la teron; Per prudento Li aranĝis la ĉielon.
20 Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj; Kaj la nuboj elverŝas roson.
21 Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:
22 Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.
23 Tiam vi iros sendanĝere vian vojon, Kaj via piedo ne falpuŝiĝos.
24 Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.
25 Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;
26 Ĉar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraŭ reto.
27 Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari.
28 Kiam vi havas ĉe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaŭ mi donos.
29 Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, Kiam li kun konfido loĝas ĉe vi.
Sentencoj 3 in Londona Biblio