Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 30:20-29 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 30:20-29 in Londona Biblio

20 Tia estas la vojo de virino adultanta: Ŝi manĝas, viŝas la buŝon, Kaj diras: Mi faris nenian pekon.
21 Sub tri objektoj tremas la tero, Kaj kvar ĝi ne povas porti:
22 Sklavon, kiam li fariĝis reĝo; Malsaĝulon, kiam li tro satiĝis de pano;
23 Malamatan virinon, kiam ŝi edziniĝis, Kaj sklavinon, kiam ŝi elpelis sian sinjorinon.
24 Kvar estas malgranduloj sur la tero, Kaj tamen ili estas tre saĝaj:
25 La formikoj, popolo ne forta, Tamen ili en somero pretigas al si manĝaĵon;
26 La hirakoj, popolo senforta, Tamen ili faras siajn domojn en la roko;
27 La akridoj ne havas reĝon, Kaj tamen ili ĉiuj eliras en vicoj;
28 La lacerto kroĉiĝas per siaj manoj, Tamen ĝi estas en reĝaj palacoj.
29 Ekzistas tri, kiuj bone iras, Kaj kvar, kiuj marŝas bele:
Sentencoj 30 in Londona Biblio