Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 30:14-26 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 30:14-26 in Londona Biblio

14 Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas tranĉiloj, Por formanĝi la malriĉulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj.
15 Hirudo havas du filinojn, kiuj krias: Donu, donu; Ili tri neniam satiĝas. Kvar objektoj ne diras: Sufiĉe:
16 Ŝeol; senfrukta ventro; la tero ne satiĝas de akvo; kaj la fajro ne diras: Sufiĉe.
17 Okulon, kiu mokas la patron Kaj malŝatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj ĉe la rivero kaj formanĝos aglidoj.
18 Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias:
19 La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de ŝipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro ĉe virgulino.
20 Tia estas la vojo de virino adultanta: Ŝi manĝas, viŝas la buŝon, Kaj diras: Mi faris nenian pekon.
21 Sub tri objektoj tremas la tero, Kaj kvar ĝi ne povas porti:
22 Sklavon, kiam li fariĝis reĝo; Malsaĝulon, kiam li tro satiĝis de pano;
23 Malamatan virinon, kiam ŝi edziniĝis, Kaj sklavinon, kiam ŝi elpelis sian sinjorinon.
24 Kvar estas malgranduloj sur la tero, Kaj tamen ili estas tre saĝaj:
25 La formikoj, popolo ne forta, Tamen ili en somero pretigas al si manĝaĵon;
26 La hirakoj, popolo senforta, Tamen ili faras siajn domojn en la roko;
Sentencoj 30 in Londona Biblio