10 Ne kalumniu sklavon antaŭ lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne fariĝu kulpulo.
11 Estas generacio, kiu malbenas sian patron Kaj ne benas sian patrinon;
12 Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj Kaj tamen ne laviĝis de siaj malpuraĵoj;
13 Generacio, kiu tiel alte tenas siajn okulojn Kaj tiel levas siajn palpebrojn;
14 Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas tranĉiloj, Por formanĝi la malriĉulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj.
15 Hirudo havas du filinojn, kiuj krias: Donu, donu; Ili tri neniam satiĝas. Kvar objektoj ne diras: Sufiĉe:
16 Ŝeol; senfrukta ventro; la tero ne satiĝas de akvo; kaj la fajro ne diras: Sufiĉe.
17 Okulon, kiu mokas la patron Kaj malŝatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj ĉe la rivero kaj formanĝos aglidoj.
18 Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias:
19 La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de ŝipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro ĉe virgulino.
20 Tia estas la vojo de virino adultanta: Ŝi manĝas, viŝas la buŝon, Kaj diras: Mi faris nenian pekon.
21 Sub tri objektoj tremas la tero, Kaj kvar ĝi ne povas porti: