Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 2:9-16 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 2:9-16 in Londona Biblio

9 Tiam vi komprenos veremon kaj juston Kaj pion kaj ĉiun bonan vojon.
10 Ĉar saĝo venos en vian koron, Kaj scio estos agrabla por via animo.
11 Bona konscio vin gvidos, Prudento vin gardos,
12 Por savi vin de la vojo de malbono, De homo, parolanta kontraŭveraĵon,
13 De tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon, Por iri la vojojn de mallumo,
14 Kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon, Trovas plezuron en la malordo de la malboneco,
15 Kies vojoj estas malrektaj Kaj kies irado deflankiĝis;
16 Por savi vin de fremda virino, De edzino ne via, kies paroloj estas glataj,
Sentencoj 2 in Londona Biblio