Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 28:16-21 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 28:16-21 in Londona Biblio

16 Se reganto estas neprudenta, tiam fariĝas multe da maljustaĵoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos.
17 Homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu.
18 Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita; Sed kiu iras malĝustan vojon, tiu subite falos.
19 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu havos plenan malriĉecon.
20 Homon fidelan oni multe benas; Sed kiu rapidas riĉiĝi, tiu ne restos sen puno.
21 Konsideri personojn ne estas bone; Pro peco da pano homo pekus.
Sentencoj 28 in Londona Biblio