Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 26:14-25 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 26:14-25 in Londona Biblio

14 Pordo turniĝas sur sia hoko, Kaj maldiligentulo sur sia lito.
15 Maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, Kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo.
16 Maldiligentulo estas en siaj okuloj pli saĝa, Ol sep veraj saĝuloj.
17 Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj.
18 Kiel frenezulo, kiu ĵetas fajron, Sagojn, kaj morton,
19 Tiel estas homo, kiu trompas sian proksimulon, Kaj diras: Mi ja ŝercas.
20 Kie ne estas ligno, estingiĝas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, ĉesiĝas malpaco.
21 Karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro, Kaj homo malpacema por provoki malpacon.
22 La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.
23 Varmegaj lipoj kun malica koro Estas nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon.
24 Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon.
25 Kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li; Ĉar sep abomenaĵoj estas en lia koro.
Sentencoj 26 in Londona Biblio