Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 25:7-20 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 25:7-20 in Londona Biblio

7 Ĉar pli bone estas, se oni diros al vi: Leviĝu ĉi tien, Ol se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj.
8 Ne komencu tuj disputi; Ĉar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos?
9 Faru disputon kun via proksimulo mem, Sed sekreton de aliulo ne malkaŝu;
10 Ĉar alie aŭdanto vin riproĉos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni.
11 Vorto dirita en ĝusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta.
12 Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas saĝa admonanto por aŭskultanta orelo.
13 Kiel malvarmo de neĝo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro.
14 Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras.
15 Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston.
16 Kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne fariĝu tro sata kaj ne elvomu ĝin.
17 Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus.
18 Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston.
19 Kiel putra dento kaj malforta piedo Estas nefidinda espero en tago de mizero.
20 Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta.
Sentencoj 25 in Londona Biblio