Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 23:7-20 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 23:7-20 in Londona Biblio

7 Ĉar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaŭ estas: Manĝu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi.
8 La pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn.
9 En la orelojn de malsaĝulo ne parolu; Ĉar li malŝatos la saĝecon de viaj vortoj.
10 Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kaj sur la kampon de orfoj ne iru.
11 Ĉar ilia Liberiganto estas forta; Li defendos ilian aferon kontraŭ vi.
12 Elmetu vian koron al instruo Kaj viajn orelojn al paroloj de prudento.
13 Ne malvolu puni knabon: Se vi batos lin per kano, li ne mortos.
14 Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de Ŝeol.
15 Mia filo, se via koro estos saĝa, Tiam ĝojos ankaŭ mia koro.
16 Kaj mia internaĵo ĝojos, Kiam viaj lipoj parolos ĝustaĵon.
17 Via koro sin tiru ne al pekuloj, Sed al timo antaŭ la Eternulo ĉiutage.
18 Ĉar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdiĝos.
19 Aŭskultu vi, mia filo, kaj estu saĝa, Kaj direktu vian koron al la ĝusta vojo.
20 Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj manĝas tro da viando;
Sentencoj 23 in Londona Biblio