18 Ĉar ekzistas estonteco, Kaj via espero ne perdiĝos.
19 Aŭskultu vi, mia filo, kaj estu saĝa, Kaj direktu vian koron al la ĝusta vojo.
20 Ne estu inter la drinkantoj de vino, Inter tiuj, kiuj manĝas tro da viando;
21 Ĉar drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝos, Kaj dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn.
22 Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos.
23 Veron aĉetu, kaj ne vendu saĝon Kaj instruon kaj prudenton.
24 Grandan ĝojon havas patro de virtulo, Kaj naskinto de saĝulo ĝojos pro li.
25 Via patro kaj via patrino ĝojos, Kaj via naskintino triumfos.
26 Donu, mia filo, vian koron al mi, Kaj al viaj okuloj plaĉu miaj vojoj.