Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 20:7-15 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 20:7-15 in Londona Biblio

7 Virtulo iras en sia senpekeco; Feliĉaj estas liaj infanoj post li.
8 Reĝo, kiu sidas sur trono de juĝo, Disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan.
9 Kiu povas diri: Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?
10 Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.
11 Eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj faroj, Ĉu estas pura kaj justa lia konduto.
12 Orelon aŭdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.
13 Ne amu dormon, por ke vi ne malriĉiĝu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satiĝos de pano.
14 Malbona, malbona, diras la aĉetanto; Sed kiam li foriris, tiam li fanfaronas.
15 Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed buŝo prudenta estas multevalora ilo.
Sentencoj 20 in Londona Biblio