Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 20:4-22 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 20:4-22 in Londona Biblio

4 En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en aŭtuno, kaj li nenion ricevos.
5 Intenco en la koro de homo estas profunda akvo; Sed homo saĝa ĝin elĉerpos.
6 Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?
7 Virtulo iras en sia senpekeco; Feliĉaj estas liaj infanoj post li.
8 Reĝo, kiu sidas sur trono de juĝo, Disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan.
9 Kiu povas diri: Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?
10 Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.
11 Eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj faroj, Ĉu estas pura kaj justa lia konduto.
12 Orelon aŭdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.
13 Ne amu dormon, por ke vi ne malriĉiĝu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satiĝos de pano.
14 Malbona, malbona, diras la aĉetanto; Sed kiam li foriris, tiam li fanfaronas.
15 Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed buŝo prudenta estas multevalora ilo.
16 Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon.
17 Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj.
18 Intencoj fortikiĝas per konsilo; Kaj militon oni faru prudente.
19 Kiu malkaŝas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikiĝu kun tiu, kiu havas larĝan buŝon.
20 Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo.
21 Heredo, al kiu oni komence tro rapidas, Ne estas benata en sia fino.
22 Ne diru: Mi repagos malbonon; Fidu la Eternulon, kaj Li vin helpos.
Sentencoj 20 in Londona Biblio