Text copied!
Bibles in Esperanto

Sentencoj 20:1-13 in Esperanto

Help us?

Sentencoj 20:1-13 in Londona Biblio

1 La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkaĵo estas sovaĝa; Kaj kiu delogiĝas per ili, tiu ne estas prudenta.
2 Minaco de reĝo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraŭ sia animo.
3 Estas honoro por homo ĉesigi malpacon; Sed ĉiu malsaĝulo estas malpacema.
4 En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en aŭtuno, kaj li nenion ricevos.
5 Intenco en la koro de homo estas profunda akvo; Sed homo saĝa ĝin elĉerpos.
6 Multaj homoj proklamas pri sia boneco; Sed kiu trovos homon fidelan?
7 Virtulo iras en sia senpekeco; Feliĉaj estas liaj infanoj post li.
8 Reĝo, kiu sidas sur trono de juĝo, Disventumas per siaj okuloj ĉion malbonan.
9 Kiu povas diri: Mi purigis mian koron, Mi estas libera de mia peko?
10 Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.
11 Eĉ knabon oni povas ekkoni laŭ liaj faroj, Ĉu estas pura kaj justa lia konduto.
12 Orelon aŭdantan kaj okulon vidantan: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.
13 Ne amu dormon, por ke vi ne malriĉiĝu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satiĝos de pano.
Sentencoj 20 in Londona Biblio